Movoj sub newtona logaritma potencialo
Abstract
A linear density of mass is assumed uniformly distributed along an infinitely long straight line. All possible motions of a test particle are described, under the newtonian logarithmic gravitational potential alone. Those most interesting occur in planes normal to the line. An infinity of closed orbits are found, and classified in terms of two positive integers.
—–
Maso kun unuforma linia denseco estas ordata sur nefinita rekto. Ĝi produktas newtona logaritma potencialo. Ĉiu ebla movo de test-parteto estas studata. La plej interesaj movoj okazas en plano normala al linio de maso. Nefinita qvanto de fermaj trajektorioj estas findataj, kaj klasifikataj per du pozitivaj entjeroj.
1 Antaŭparolo
Sendube la plej studata newtona potencialo en fiziko estas tiu de punkta parteto kun maso . La hiperbola potencialo estas , kun universala konstanto kaj la distanco al maso. Ĉi tie potencialo havas sferan simetrion, kaj permesis kalkuli movojn de sunaj planedoj kun mirinda precizeco.
Ankaŭ la plana kaj la cilindra estas gravaj spacaj simetrioj. La plana newtona potencialo estas donata de surfaca denseco de maso , unuforme ordata sur nefinita plano. La potencialo estas , kun la distanco al la plano.
La alia potencialo, logaritma kaj kun cilindra simetrio, estas la celo de jena artikolo. Ĝi korespondas al nefinita rekto kun unuforma linia denseco de maso . Por kompreni detalojn de ĝia gravito, ni studas la movon de test-partetoj.
Ni unue studas la plej simplan movon, la solan radian. Sekvante ni studos movon sur iu plano kiu enhavas la linian mason. Poste ni vidos movojn sur plano normala al maslinio – tiuj estas la plej interesaj. Fine, ni vidos pli ĝeneralan movon, sur rektata surfaco paralela al maslinio.
2 Logaritma potencialo
Estu nefinita linio de maso kun denseco , sur akso de cilindra sistemo de koordinato. La newtona gravita potencialo de estas logaritma,
| (1) |
kun MKS la newtona gravito konstanto, kaj la radia cilindra koordinato. La potencialo estas pozitive nefinita en radia infinito , kaj negative nefinita ĉirkaŭ la akso .
3 Radia movo
Ni komencu studi movon sur linio normala al akso . En , estu senmova test-parteto en distanco de akso . Ĝi movos laŭ la direkto al akso kun akcelo
| (2) |
Akcelo kreskas dum la falo, eĉ nefinitiĝas ĉirkaŭ .
Dum la falo la tuta energio (kinetika plus potenciala) konserviĝas,
| (3) |
ĉi tie, punkto signifas tempa derivo. Do la parteta velo en estas
| (4) |
Vidu ke ankaŭ la velo estas nefinita ĉirkaŭ la akso . Ni difinas kaj solvas (4) per la eraro funkcio
| (5) |
Funkcio erf kreskas unuforme de erf(0)=0 ĝis erf(=1. La solvo estas
| (6) |
kaj estas videbla en bildo 1. Rimarku en (6) ke daŭro de falo kreskas linie kun komenca distanco , kaj ĝia qvadrato malkreskas linie kun denseco de maso .
![[Uncaptioned image]](/html/physics/0310081/assets/x1.png)
Bildo 1 En estas senmova test-parteto je distanco de akso . Gravito akcelas parteton kun intenseco pli kaj pli forta. Ambaŭ akcelo kaj velo iĝas nefinitajn en .
Atentu ke (6) validas nur dum la falo, . Se parteto ne haltiĝas en akso, ĝi iras rekte sed kun negativa akcelo, sekvante denove atingas distancon en , kaj komencas revenon al akso. Kaj cetere, en ĉiama movo kun periodo .
4 Movo en plano konst
La -simetrio de gravita fonto faras konstantan la laŭlonga . Movo de parteto en plano konst do estas simpla kunmeto de radia movo (6) kaj rekta unuforma laŭlonga movo konst.
Se en parteto ekveturas de , kun pure laŭlonga velo , tiuokaze la formo de ĝia trajektorio (vidu bildon 2) estas donata per
| (7) |
![[Uncaptioned image]](/html/physics/0310081/assets/x2.png)
Bildo 2 Trajektorio de parteto komencante de , en , kun pure laŭlonga velo . La parteto atingas akson en , perpendikle, sed la precizeco de la bildo ne permesas vidi tion.
Se parteto ne haltiĝis en akso, ĝia movo estos serio de svingoj, laŭlonge akso , ripetante kun interspacoj .
Ni scias ke la lumo veturas, en vakuo kaj sen gravito, kun konstanta velo . Tiu estas baza fakto en speciala teorio de relativeco. Je la ĝenerala teorio de relativeco, kiu konsideras spacojn kun gravito, la velo de lumo ankaŭ estas , kondiĉe ke ĝi estos mezurata per iloj en libera falo sub gravito.
Antaŭdiroj de newtona teorio de gravito pri lumaj trajektorioj estas tre malsimilaj al de ĝenerala relativeco. Malsameco kreskas kun intenseco de gravita kampo. En jena problemo, la kampo estas tre forta cirkaŭ la akso , do antaŭdiroj de la du teorioj povas esti tre malsimilaj. Fakte, lumo kiu havus trajektorion kiel en bildo 2, kun , interplektus akson je intertempoj laŭ la newtona teorio. Anstataŭe, la ĝenerala relativeco diras ke tio intertempo estas malpli granda, , por problemoj kun malgranda masdenseco, . Oni dirus, bazante en ĉi tiu ekzemplo, ke einsteina gravito agas sur lumo pli forte ol newtona gravito.
5 Movo en plano konst
Unue pensu pri grava speciala okazo, de ronda movo de parteto ĉirkaŭ akso . En ĉi tie movo, gravita forto egalas centrifugan forton , do tangenta velo estas
| (8) |
Ni vidas ke ĉiu valoro por radio de rondo estas ebla.
Ni vidu nun ĝeneralan okazon. Supozu ke en parteto estas en , kun pure azimuta velo , kaj kun . Ĉiu movo havas tri ne-nulaj parametroj . Konservo de energio kaj angula momento donas, respektive,
| (9) |
| (10) |
Formo de trajektorioj venos el (8) – (10)
| (11) |
Difinu kaj skribu
| (12) |
en d, nur la vela parametro ĉeestas.
Ni unue studos okazojn kun ; ĝi havas komencan tangentan velon malgranda ol la de rondaj movoj. Kun gravita forto pli granda ol centrifuga forto, malkreskas de ĝis minimumo . Velo de parteto unuforme kreskas de ĝis maksimumo .
Antaŭ integri (12), kelkaj paroloj pri niaj parametroj estos utilaj. Kiam , la tri parametroj uzotaj estas . Laŭ (9) kaj (10), ni havas
| (13) |
Malsame al sfera okazo, ni ne sukcesis atingi simplajn esprimojn por kaj . Do ni eliminis en (13) kaj atingis kiel entenita funkcio de kaj ,
| (14) |
Grafikaĵøde kiel funkcio de estas en bildo 3, kiu ankaŭ montras kiel funkcio de . Konante , havi per la dua (13) estas simpla. Indas diri, eqvacio (14) ne estas vera por ; fakte, la dua (13) donas .
![[Uncaptioned image]](/html/physics/0310081/assets/x3.png)
Bildo 3 La parametro de velo estas 0-dimensia, kaj reprezentas la pure azimutan komencan velon de parteto. Kiam , uzu kaj . Kiam , uzu , arbitraj, kaj la movo estas ronda. Kaj kiam , uzu kaj .
Nur ni revenu al integrado de (12), kun . En komenca spaco inter kaj , formo de trajektorio venas el
| (15) |
Ni ne atingis rigora integro de (15), do ni prezentas nur numeran solvon por fiksaj valoroj de . Malsame sub sfere simetrikaj potencialoj, nur escepte jenaj trajektorioj estos fermaj. Bildo 4 montras ekzemplon de ferman trajektorion.
![[Uncaptioned image]](/html/physics/0310081/assets/x4.png)
Bildo 4 Ferma trajektorio de parteto kiu movas en plano konst, kun (velo , en ).
Angulo , mizurato inter duopo de sinsekvaj kaj , estas klariganta qvantumo. Je bildo 4 ĝi valoras . La angulo venas el (15) kiel
| (16) |
Racio estas funkcio de , do ni povas grafiki kiel funkcio de nur, vidu bildo 5.
![[Uncaptioned image]](/html/physics/0310081/assets/x5.png)
Bildo 5 Angulo , en gradoj, inter sinsekvaj kaj , kiel funkcio de parametro de komenca pure azimuta velo. Se , ni havas ambaŭ kaj , do bildo 4 montras trajektorion de movo kun , ankaŭ .
En bildo 5 ni vidas ke faras . Tiu montras ke se parteto komencas movi de kun malgranda pure azimuta velo, sekvante ĝi iros preskaŭ rekte al altiranta akso . Ĝi pasas ĉirkaŭ la akso kun . Poste ĝi sekvas rekte ĝis la simetrika pozicio kun , kaj poste revenas al ĉirkaŭaĵo de komenca movo.
Kiam (kiam ), okazas ; tiu montras ke malgrandaj malordoj de ronda movo kaŭzas oscilojn de parteto ĉirkaŭ la meza radio, kun ripetantaj interanguloj . Fine, kiam parteto iras de finita al , atingata kun . Poste, parteto komencas movon de reveno, pasas ĉirkaŭ akso je distanco kun . Sekvante ĝi denove iras al , nun kun , kaj poste revenas al ĉirkaŭaĵo de komenca pozicio.
Bildo 6 montras grafikon de kiel funkcio de racio , pli precize de .
![[Uncaptioned image]](/html/physics/0310081/assets/x6.png)
Bildo 6 Angulo , en gradoj, inter sinsekvaj kaj , kiel funkcio de decimala logaritmo de racio . La grafiko estas bona por ambaŭ kaj .
Fermaj trajektorioj okazas se , kun kaj koprimaj entjeroj, kaj kun . La plej elementaj havas
| (17) |
La trajektorio en bildo 4 havas la unuan duopon, =3, =2. Estus interesa entabeligi valorojn de kiuj okazas fermajn trajektoriojn, sed ĉi tie ni ne faros ĝin.
Fine, kelkaj paroloj pri okazoj kun estas indaj. Tiuj okazoj havas komenca pure azimuta velo pli granda ol , velo de rondaj movoj. Oni facile vidas ke movoj kun estas samaj al movoj kun . Fakte, tiuj du movoj interŝanĝas rolon de kun , kaj de kun . Tiu jam evidentiĝis per trajektorio kun , kiu okazas kun ambaŭ kaj .
6 Movo en cilindra surfaco
La plej ĝenerala movo de test-parteto estas kunmeto movanta en plano konst (sekcio 5) kun unuforma movo paralela al akso . Do, tiu movo okazas en rektata surfaco, paralela al akso .
La plej simpla tia surfaco estas ronda cilindra ĉirkaŭ akso . Movo en tia cilindro estas ronda helico, kiel korktirilo, kun konstanta velo. La aliaj surfacoj havas sekciojn normalajn al akso kiel en sekcio 5 (plano konst).
7 Finaj rimarkoj
En nia serĉo, ankoraŭ iranta, pri geodezioj en kurba spaco-tempo de Levi-Civita, ni findis interesan kompari niajn rezultojn kun newtonaj movoj. Mirige, ni ne atingis findi en literaturo priskribon de tiuj movoj. Do ni decidis studi ĝin, kaj ĉi tie artikolo estas frukto de nia studo.
Kelkaj rimarkoj estas eble utilaj, pri simetrioj de movoj sub la logaritma potencialo. Tri evidentaj simetrioj venas el la statikeco kaj la cilindreco de la gravita kampo. Resume ni dirus ke se kunaĵo
| (18) |
reprezentas libera movo sub la kampo de , tiuokaze ankaŭ kunaĵo
| (19) |
reprezentos, por iuj ajn valoroj de .
Qvara simetrio estis plurfoje jam sugestata, kaj nun estas klare elmetata: sub la kampo de , ankaŭ la kunaĵo
| (20) |
reprezentos libera movo, por iu ajn valoro de . Perparole, izotropika spacia ekspansio de iu ajn libera trajektorio , kun centro de ekspansio sur la fonto, produktas novan liberan trajektorion . Estas klariginda kiel leĝo de velo bezonas okazi en , rilate al leĝo en : la linia velo en punkto bezonas esti sama ol en punkto , ĝia korespondanto per la ekspansio. Bildo 7 montras tiu simetrio, por okazo de pure radia movo.
![[Uncaptioned image]](/html/physics/0310081/assets/x7.png)
Bildo 7 estas pligrandiga trajektorio de pure radia trajektorio , kun centro de ekspansio sur akso . Ambaŭ kaj korespondas a liberaj movoj. Velo de falo en kaj en estas samaj.
Ni demandas se trajektorio de libera movo, kun sia leĝo de linia (tangencia) velo, povus havi alia leĝo de velo. Respondo esta jes, kondiĉe ke ankaŭ la gravita fonto estu modifata. Se leĝo de velo ŝanĝas al , kun =konst, tiuokaze la fonto devas ŝanĝi al . Ankaŭ en hiperbola potencialo (sfera simetrio), kaj en linia potencialo (plana simetrio), povas okazi sama trajektorio kun nesamaj liberaj movoj. Se ŝanĝo estas , bezonas ŝanĝi kaj , respektive.
Alia domando estus: ĉu ankaŭ en potencialoj kaj ekzistas ’kvaran simetrion’ (rilate izotropika ekspansio), kiel la (20)? Denove respondo estas jes, kondiĉe ke ambaŭ gravitaj fontoj kaj leĝoj de movo estu modifataj.
En sfera simetrio, se , tiuokaze devas ŝanĝi kaj kun . Kaj en plana simetrio, se ekspansio havas faktoro , tiuokazo devas ŝanĝi kaj kun . La centro de ekspansio estas sur maso en sfera okazo, kaj estas sur , en la plana.
Programoj Maple, Corel, PCTeX, kaj eps.fig, estis uzataj por kunmeti ĉi tiu artikolo. Ni kore dankas al ĝiaj kreintoj, same al ekipo de Microsoft kaj de Arxiv/LANL.