Eksperimenta havigo de metriko
en ĝenerala relativeco
Abstract
Ŝajne estas malmulte konata ke la metrikoj de ĝenerala relativeco (ĜR) povas esti havataj sen integri Einstein-ajn ekvaciojn. Por tio, ni bezonas difini nur unuon por ĜR-intertempo , kaj observi 10 geodezojn (el kiuj, almenaŭ unu devas esti nenulan). Eĉ sen uzi iun unuon, ni povas havi , kie konst. Niaj notoj tentas simpligi artikolojn de E. Kretschmann (1917) kaj de H.A. Lorentz (1923) pri tiu lasta afero.
It seems to be not well known that the metrics of general relativity (GR) can be obtained without integrating Einstein equations. To that, we need define only unit for GR-interval , and observe 10 geodesics (out of which at least one must be nonnull). Even without using any unit, we can have , where const. Our notes atempt to simplify articles of E. Kretschmann (1917) and of H.A. Lorentz (1923) about this last subject. To have an English version of our notes in LaTeX, please ask the author by e-mail.
1 Antaŭparolo
Pensu pri finhava 3-spaco (via ĉambro, ekzemple), kaj finhava intertempo (unu minuto komencante nun, ekzemple). Tiu duopo estu nomata nia peco de spacotempo. Ni scivolas se ni povas findi la ĜR-a metrikon en nia peco de spacotempo, sen integri la ekvaciojn de Einstein por la vakua gravita kampo.
Komence, la ĜR proponas ke la 3-spaco de la ĉambro havu koordinatojn , ; tiuj koordinatoj estas ordinare kurbaj. Kaj proponas ke, en ĉiu punkto de la koordinatsistemo, estu fiksata horloĝo de koordinato, kiu montrus la fluon de la loka tempa koordinato . Rememoru ke la horloĝoj de koordinato de la ĜR ne bezonas esti samtempigataj, nek flui same, nek havi konstantan fluon; sed ĉiu horloĝo devas flui ĉiam pozitive, kaj najbaraj horloĝoj devas ĉiam montri najbarajn tempojn.
Kiam nia peco de spacotempo jam havas koordinatojn , ni ordinare skribas kaj solvas la ekvaciojn de Einstein, kaj havigas la 10 komponantojn de la metrika tensoro. Sed ni scivolas se estas ebla, ke ni havigus sen solvi tiujn (alte komplikajn) ekvaciojn.
La respondo estas jes. En sekcio 2 ni difinos unuon de tempo kaj de longo; tiuj unuoj estos uzataj por eksperimente havigi la metrikajn komponantojn. En sekcioj 3 kaj 4 ni vidos ke, eĉ sen uzi tiuj unuoj, ni eksperimente povas havigi , kun iu nekonata konstanto.
2 Sekundo, velo , metro, kaj la ’j
Nuntempe, sekundo (unuo de propra intertempo ) estas difinata [1] kiel la daŭro de 9.192.631.770 periodoj de la lumo … inter la du niveloj … de la atomo de cesio-133. La sekundo estas difinata loke, apud la specimeno de la cesio; la difino estas valebla sub multaj kondiĉoj, kiel por iu ajn akcelo de la specimeno [2], kaj por iu ajn pozicio en la gravita kampo.
Ankaŭ estas difinata [3] ke la velo de la lumo en la vakuo estas :=299.792.458 m/s. Sekve, estas difinata ke metro estas la longo ke la lumo trakuras en la vakuo dum 1/299.792.458 de sekundo.
Por registri la fluon de la propra tempo (aŭ fizika tempo), atomikaj horloĝoj estas nuntempe uzataj; tiuj horloĝoj, konsiderataj modelaj, akompanas lineare la fluon de la sekundoj. Ni povas programi modelajn horloĝojn por montri la fluon de la produto , anstataŭ de la propra tempo . Tiu programado estos utila, ĉar ni uzos nur la produton (anstataŭ kaj malkune) en ĉi tiu artikolo.
Insistinde, la horloĝoj de koordinato en ĜR ne montras lineare la fluon de la fizika tempo, ordinare; ili montras nur la fluon de la loka tempa koordinato .
Posedante modelaj horloĝoj, ni nun eltrovos la metrikajn koeficientojn en elekta evento : en , ni rimarkas la montrojn de 10 modelaj horloĝoj; tiuj montroj povas esti malsimilaj, ĉiuj. Tuj, ni ekĵetas la 10 holoĝojn laŭ iu ajn direktoj, kun iu ajn veloj. Ne longtempe, ni rimarkas la okazaĵojn de la 10 horloĝoj en najbaraj eventoj ; en tiuj okazaĵoj ni rimarkas ankaŭ la montrojn de la modelaj horloĝoj. Ni skribas
(1) |
kiuj estas 10 ekvacioj, linearaj kaj nehomogenaj, por la 10 nekonatoj . Ni solvas tiujn ekvaciojn, kaj havigas la 10 nombrojn . Notu en la (1) ke, se la modelaj horloĝoj montrus la fluon de la produto anstataŭ de , tiuokaze la difino de nure metro estus sufiĉa por havigi la metrikon.
Anstataŭ uzi 10 horloĝojn, ni povus uzi nur horloĝojn, kaj plus ) fotonojn (nulajn geodezojn, ) kiuj ankaŭ pasus tra la evento . Tiuokaze la ekvacioj estus
(2) | |||||
(3) |
Tiuj 10 linearaj ekvacioj ( nehomogenaj kaj homogenaj) permesas havigi la 10 .
Ni bezonus ripeti la procedon por ĉiuj eventoj de nia peco de spacotempo, por havi la metrikon en tiu peco; tial ke la nombro de eventoj estas nefinhava, tiu ripetado estas nur formala.
3 Havigo de
Eĉ sen uzi unuojn de tempo kaj de longo, ni povas multe scii pri la metrika funkcio . Frue Kretschmann [4] montris kiel havigi , kun iu ajn konstanto. Poste Lorentz [5] plibonigis la metodo de Kretschmann. Ĉi tie ni resumos la verkon de Lorentz, kun kelkaj modifoj.
Ni komence elektas eventon , kaj serĉas infomojn pri la 10 nombroj . En ŝtupoj de 1 al 3 ni havigos , kun iu ajn konstanto.
Ŝtupo 1) Estu fotono kiu trapasas ambaŭ kaj la najbaran eventon , kun ; estante por fotonoj,
(4) |
Tial ke la 4 nombroj estas legataj el la koordinatoj, la (4) estas 1 homogena lineara ekvacio por la 10 nekonataj nombroj , kun konataj koeficientoj.
Estu 8 aliaj fotonoj elektataj hazarde, sed kiuj ankaŭ trapasas ; elektu 8 eventojn , najbarajn al , sur la vojo de la 8 fotonoj; skribu 8 novajn ekvaciojn, linearajn kaj homogenajn, por la 10 nekonatoj .
Ŝtupo 2) La aro de la 9 homogenaj linearaj ekvacioj
(5) |
donas la valoron de 9 sendependajn raciojn inter la 10 nombroj . Estus malutile, uzi plus unu fotonon por havi novan ekvacion kiun, kune kun la jamaj 9, permesus havigi la 10 nombrojn ; tiu nova ekvacio por la ’j estus denove homogena, kaj estus dependa de la aliaj ekvacioj.
Ŝtupo 3) Ni elektas 10 nombrojn kaj difinas
(6) |
la nombro ne estas konata, sed la 10 nombroj estas ĉiuj konataj.
Ŝtupo 4) Ni ripetas la ŝtupojn 1..3 por ĉiuj aliaj eventoj de nia peco de spacotempo, kaj difinas
(7) |
la funkcio ne estas konata, sed la 10 funkcioj estas ĉiuj konataj. Denove, ial ke la nombro de eventoj estas nefinhava, tiu ripetado estas nur formala. Rimarku ke la funkcioj estis fiksataj per la 10 nombroj . Havante la funkcioj , ni kalkulas la 40 partajn derivaĵojn , kiuj estos baldaŭ uzataj.
Ni ankoraŭ bezonas koni la funkcion por fine havigi la 10 metrikajn funkciojn . Por tio, Kretschmann kaj Lorentz pensis pri geodezaj movoj de partikloj (), kiuj ni nun vidos.
4 krom obla konstanto
Estu kaj du najbaraj eventoj, ambaŭ ĉe geodezo de unu partiklo. La movo de la partiklo obeas
(8) |
Ordinare, la metriko uzata en la (8) estas konata, kaj la ekvacio donas la movon de la partiklo. Ĉi tie, tamen, ni uzos la (8) aliacele. En la 4 ekvacioj (8) ni povas noti la , sed ni ne konas nek (tial ke ni ne uzas unuon de propratempo) nek la simbolojn de Christoffel de dua tipo (tial ke ni ne havas nek la funkciojn nek ĝiajn derivaĵojn ). Do la (8) estos uzata ne kiel ordinare, sed jes por doni informojn pri la metriko.
Efektive, laŭlonge la geodezo ni havas la nombrojn
(9) |
tial ke ni havas la kaj ni povas noti la ’s. Do ni povas havi, laŭlonge la geodeza movo, la kvantojn kaj ; tiuj estos uzataj en la (8), kun iu modifo.
En nia peco de spacotempo, elektu geodezo de partiklo, kaj evento en tiu geodezo. Ĉiu kvanto de la (13) aludas tiun eventon kaj tiun geodezon. Nur la 4 nombroj estas nekonataj, kaj la (13) estas 4 algebraj ekvacioj, linearaj kaj nehomogenaj, por tiuj nombroj. Tamen, havigi la solvon de la 4 ne estas tiel simpla. Ni vidu kial. [Ĉi tie nia metodo malproksimiĝas al la metodo de Lorentz.]
Difinu la kvadratan matricon per ĝiaj komponantoj
(14) |
kaj la vertikalan matricon per
(15) |
kaj reskribu la (13) kiel
(16) |
Tial ke la matrico havas determinanton nulan, ni ne povas inversi la (13) por havigi simple kiel .
Tial ni elektas alian geodezon kiun ankaŭ trapasus la eventon , sed kun nova velo , hazarde elektata. Certe la nova ekvacio
(17) |
ankaŭ ne permesas findi , tial ke ankaŭ la matrico havas nulan determinanton. Tamen, iu lineara kombino de la ekvacioj (16) kaj (17), ekzemple la subtraho,
(18) |
permesas havigi la 4 diferencialojn je la evento ,
(19) |
tial ke la determinanto de la matrico estos nenula.
Ni bezonas ripeti la kalkulon por ĉiuj eventoj de nia peco de spacotempo, por havi la 4 diferencialajn funkciojn en la peco. Denove tiu ripetado estas nur formala, tial ke la kvanto de eventoj estas nefinhava. Pri integrado ni fine havigus la funkcio , sed kun unu nekonatan adician konstanton .
Por fini: Por havi la valoron de , uzu modelan horloĝon (prefere unu kiu montru la produton ). Fiksu tiu horloĝon apud iu ajn evento kaj komparu ĝia ritmon al la ritmo de la loka horloĝo de koordinato (kiu montras ); skribu
(20) |
kaj elfindu la valoron de .
5 Komentoj kaj dankoj
Nia metodo por havigi , ekvacio (19), uzis nur 2 geodezojn ; do ĝi ŝajnas pli simpla ol la metodo de Lorentz [5], kiu uzis 10 geodezojn.
Konsideru la spacotempo kun koordinatoj , metriko , elemento de intertempo , kaj velo . En tiu spacotempo,
(21) |
estas ekvacio de movo de partiklo, ne geodeza, sed kun ’ekstera akcelo’ . Rimarku ke faras , do ĝi projekcias vektorojn sur la hiperebeno normala al la vektoro de velo . Do la (13) permesas havigi nur la komponenton de normalan al , ne la tutan .
Ni kore dankas al la skipoj de Microsoft, PCTeX, Reta Vortaro [6], kaj arXiv.org, kiuj multe faciligis skribi kaj eldoni ĉi tiujn notojn.
References
- [1] C W Misner, K S Thorne, kaj J A Wheeler, Gravitation, Freeman (1973) paĝo 28; ankaŭ http://www.answers.com/second
- [2] H J Hay, J P Schifffer, T E Cranshaw, kay P A Egelstaff, Measurement of the red shift in an accelerated system using the Mössbauer effect in , Phys Rev Letters 4 (1960) 165-166
-
[3]
http://www.answers.com/speed+of+light
http://scholar.google.com/scholar?q=speed+of+light - [4] E Kretschmann, Über den physikalischen Sinn der Relativitätspostulate, A. Einsteins neue und seine ursprünglische Relativitätstheorie, Annalen der Physik 53, 575-614 (1917); Il significato fisico dei postulati della relatività, la nuova teoria della relatività di A. Einstein e la sua originaria, http://matsci.unipv.it/persons/antoci/re/Kretschmann17.pdf
- [5] H A Lorentz, The determination of the potentials in the general theory of relativity, with some remarks about the measurement of lengths and intervals of time and about the theories of Weyl and Eddington, Proc. Acad. Amsterdam 29, 383 (1923); Collected Papers of H.A. Lorentz - Volume V - Martinus Nijhoff - The Hague (1937) 363-382.
- [6] http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/