1 Antaŭparolo
Ĝenerala relativeco estis preparata por similiĝi al la Newton-a gravito, kiam la gravita kampo estas malforta kaj la velo de korpoj estas malgranda.
Ekzemple, la linigata solvo de statika vakuo kun sfera simetrio trovata de Einstein, kaj la ekzakta solvo de Schwarzschild, ambaŭ plenumas tiujn postulojn:
ambaŭ produktas kampon de akcelo kiu kunrespondas al la Newton-a (Kepler-a) .
Ankaŭ la cilindra metriko de Levi-Civita produktas graviton simila al la Newton-a, kies kampo de akcelo estas .
Surprizo okazis kiam ni studis la graviton de statika vakuo kun plana simetrio.
La Newton-a gravito antaŭdiras unuforman kampon de akcelo, kun konstanta intenso .
Tamen la ĝenerala relativeco ŝajnas antaŭdiri du malsamajn eblojn.
La unua eblo estus la metriko de Taub, kies Riemann-a tensoro estas nenula.
Tiu metriko antaŭdiras neunuforman kampon de akcelo, kiu ordinare fortiĝas kun la distanco al la fonto.
La dua eblo estus la flata spacotempo de Rindler, kies Riemann-a tensoro estas nula.
Ankaŭ tiu metriko montras akcelon kiu ordinare fortiĝas kun la distanco al la fonto.
Kelkaj aŭtoroj [1] diras ke signifas neekziston de gravito.
Tamen la pliparto de la aŭtoroj [2] pensas ke la postulo de ekvivalento de Einstein donas graviton al la metriko de Rindler.
(Ja, teknike la metriko de Rindler estas aparta okazo de la Taub-a, ĉar oni povas iri de Taub al Rindler per ŝanĝoj de koordinatoj.)
Do ni domandas: kiu, la Taub-a aŭ la Rindler-a, estas la korekta Einstein-a kunresponda de la Newton-a plana gravito?
Por prepari respondon, oni serĉis fontojn kiuj donus ambaŭ metrikojn.
Frue, 2D-aj fontoj estis studataj (ebenoj, aŭ tre maldikaj platoj), kun finhava surfaca denso de maso, surfaca premo, kaj surfaca streĉo [3].
Poste, 3D-aj fontoj (platoj kun finhava diko) estis studataj, de statikaj fluidoj.
La ena metriko devus kuniĝi al la Taub-a aŭ al la Rindler-a malena metriko de vakuo [4].
Ni havas du procedojn por fari la kunigon.
Je la unua, ĉiuj koeficientoj de la metriko, kaj ĝiaj unuaj derivoj, devas esti kontinuaj tra la surfaco de disigo.
Je la dua, nur la koeficientoj devas esti kontinuaj.
En ĉi tiu artikolo, ni studas du gravitajn fontojn, unu 2D-an kaj la alia 3D-an, samtempe, kaj ni havigas la ekzaktan solvon por la ena metriko.
(La 2D-a fonto estas facile nuligata, se ni volas.)
Poste ni kunigas tiun solvon al solvoj de vakuo.
Unue ni kunigas al la metriko de Taub, kun ĉiuj kaj kontinuaj;
poste ni kunigas al la metriko de Rindler, uzante la du eblaj procedoj por la kunigo.
2 Newton-a studo de la sistemo
Estu unuforma surfaca denso de maso , kiu okupas la tuta plano .
Ankaŭ estu plato kun diko , de nepremebla fluido kun unuforma 3D-a denso =konst, okupante la tuta spaco {}.
La tri parametroj estas sendependaj.
La simetrio de ĉi tiu fizika sistemo permesas skribi ĉiujn funkciojn kiel de nur.
La esprimoj por estas poste facile havataj.
Ni konsideras , sed povas esti .
Ene la plato, la potencialo kaj la premo plenumas
|
|
|
(1) |
kie ′ signifas ; kaj en la malena vakuo ni havas
|
|
|
(2) |
Ni facile integras tiujn ekvaciojn.
La premo, la potencialo, kaj la unua derivo de la potencialo devas esti kontinuaj tra la surfaco ,
|
|
|
(3) |
|
|
|
(4) |
|
|
|
(5) |
Ene la plato () la Newton-a potencialo, la Newton-a premo de la fluido, kaj la kampo de akceloj (turnata al la centro de la plato kiam ) do estas
|
|
|
(6) |
|
|
|
(7) |
|
|
|
(8) |
Malene la plato (), la Newton-a potencialo kaj la unuforma kampo de akceloj (turnata al la plato kiam ) estas
|
|
|
(9) |
|
|
|
(10) |
|
|
|
(11) |
estas la tuta surfaca masdenso de la sistemo.
Kiam , la gravito el la pozitiva kaj el la negativa maso nuliĝas (), kaj malena gravito neekzistas: .
Apud la centro de la plato ni findas
|
|
|
(12) |
|
|
|
(13) |
Atentu ke la surfaca masdenso sur la plano faras nekontinuon de la derivoj kaj tra la plano;
por je la dekstra ni havas
|
|
|
(14) |
tiu ĉi rezulto estos uzata en la Einstein-a traktado.
3 Ena Einstein-a solvo
Ĉiu statika metriko kun plana simetrio estas skribebla kiel
|
|
|
(15) |
Por , la Einstein-aj ekvacioj estas
|
|
|
|
|
(16) |
|
|
|
|
|
(17) |
|
|
|
|
|
(18) |
kaj la identoj de Bianchi donas
|
|
|
(19) |
Por konst, la (16) donas la generalan solvon de :
|
|
|
(20) |
kie kaj estas nedimensaj konstantoj.
Ni elektas kaj findas , do
|
|
|
(21) |
notoj pri estos baldaŭ donataj.
Ankoraŭ kun konst, la (19) donas kiel funkcio de :
|
|
|
(22) |
kie ni havos kiam ni elektos .
Ni portas (22) kaj (21) al (18), kaj havigas difekvacion de unua ordo por ,
|
|
|
(23) |
la integrado de (23) kun donas
|
|
|
|
|
|
(24) |
kie
|
|
|
(25) |
estante la hipergeometria serio de Gauss
|
|
|
|
|
|
(26) |
La (21), (24) kaj (22) obeas la (17).
La tri parametroj estas sendependaj, kaj tute karakterizas la sistemon.
Ni volas havi Einstein-ajn parametrojn kiujn kunrespondas al la Newton-naj .
Por malforta kampo okazas , kiu sugestas difini, eĉ por forta kampo,
|
|
|
(27) |
|
|
|
(28) |
Por malforta kampo (se ambaŭ kaj estas malgrandaj, la (24) donas
), ni findas
|
|
|
(29) |
|
|
|
(30) |
La bildo 1 donas kelkajn kurbojn =konst kiel funkcio de kaj , por kaj ambaŭ malgrandaj.
Bildo 1 Komenco de kelkaj kurboj kiel funkcio (29) de malgrandaj kaj .
Ni vidas ke se ni havos , se ni havos , kaj se ni havos .
Ni povas reskribi la (27) kiel
|
|
|
(31) |
Per komputilo, ni havigas el (31) la duopojn kiuj faras , prezentataj en bildo 2.
Ĉi tiu bildo montras ankaŭ la regionojn kies duopoj donas pozitivan masdenson , kaj negativan.
Bildo 2 La kurbo donas la duopojn por sistemoj kun masdenso .
Sub la kurbo estas la duopoj kiuj donas pozitivan denson . Kaj super la kurbo, inkluzive kun negativaj , estas la duopoj kiuj donas negativan masdenson .
Poste ni kunigos la enan metrikon (15), (21), (24) al malenaj metrikoj, de vakuo.
Du solvoj de vakuo ekzistas: la de Taub, kaj la de Rindler.
Ĝi estos studataj malkune en sekcioj 4 kaj 5.
La kunrespondaj kunados al la enaj metrikoj estos traktataj en sekcioj 6 kaj 7.
4 Vakuo de Taub
Ni nun studu tre simplan fizikan sistemon: la vakuan graviton el unuforma surfaca masdenso , kiu etendiĝas sur la plano .
Newton-e, la masdenso produktas potencialon (9), (10) .
Se estas pozitiva ni havos kampon de konstanta altira akcelo , kaj se la kampo estus ankaŭ konstanta, sed puŝa ().
Ni serĉas metrikojn de vakuo kiuj kunrespondas al tiu sistemo.
Por vakuo (), la metriko (15) obeas
|
|
|
|
|
(32) |
|
|
|
|
|
(33) |
|
|
|
|
|
(34) |
La (34) havas du solvojn: , kiu ni ĵus studos, aŭ , kiu ni studos en sekcio 5.
Se la (32) kaj la (33) estas same, kaj havas la generalan solvon ( signifas Taub)
|
|
|
(35) |
|
|
|
(36) |
Por havi kampon de surfaca masdenso etendiĝata sur la plano , ni postulas , , kiuj donas la metrikon de Taub
|
|
|
(37) |
Je la (37), ĉiu valoro por la masdenso estas ebla.
La (37) havas nenulan kurbumon, ĝia skalo de Kretschmann estas
|
|
|
(38) |
Ni unue studos la okazon kun pozitiva (), kiu produktas altiran gravitan kampon, poste ni studos la okazon kun .
Se , (38) kun montras ke kreskas unuforme de al .
Ĉi tiu sugestas ke la kampo iĝas pli forta kun la distanco al la fonto.
Tiu malkomforto indigas studon de geodeziaj movoj, kiu ni ĵus faros.
Ni studu la movon de test-partiklo kiu, kiam , estas senmove je .
La geodeziaj ekvacioj donas , kaj
|
|
|
(39) |
El la (39) ni havigas , kaj la fizikan velon de falo
|
|
|
(40) |
vidu ke la modulo de kreskas unuforme de 0 ĝis iu valoro .
Se la partiklo ekveturas de , ĝi falas kun konst, la velo de la lumo.
Se ni kalkulas kaj postulas , ni havigas la akcelon de senmova korpo,
|
|
|
(41) |
vidu ke ties akcelo ne estas la fiksa Newton-a , sed estas , kiu plifortiĝas kun .
Apud , la akcelo de falo nefinhaviĝas.
Ni integras kaj findas
|
|
|
(42) |
|
|
|
(43) |
tiu ĉi estas la tempo de falo de ĝis .
Se , la (42) donas , kiu estas la Newton-a rezulto.
La tuta tempo de falo de test-partiklo, de al estas
|
|
|
(44) |
Por la (44) donas : estas vere, en la Newton-a gravito kreskas unuforme kun .
Sed en la Einstein-a gravito estas malsame; vidu bildojn 3, kiuj montras .
Tie ni vidas kiel la plifortiĝo de la kampo kun la distanco permesas kuriozajn transpasojn.
Bildoj 3 Pri la altira kampo de Taub: la unua bildo donas la tempon de falo (ero=) de korpo kiu ekfalas, komence senmova, de (ero=).
Vidu ke malkreskas se .
Sekve, korpo kiu ekfalas de povas transpasi, kaŭze la pli forta komenca akcelo, aliajn korpojn kiuj ekfalas de .
Ekzemple, korpo kiu ekveturas de atingos post (same ), preskaŭ samtempe al alia korpo kiu ekveturas de .
La dua bildo prezentas la Newton-an antaŭvidon por la tempo de falo (), kune kun la de Taub (44), por komparado.
Simpla kalkulo montras ke se m/s2 (tera gravito) kaj se la partiklo ekveturas apud la maksimuma distanco monat-lumoj, ĝi atingos post monatoj, kun velo .
Pli generale, se oni havos .
Rimarku ke estas koordinata tempo de falo; la fizika tempo de falo, kiu estas difinata per , estus se .
Ni nun studos la okazojn kun .
Se en (38), ni vidas ke malkreskas unuforme de ĝis .
Ni vidas, el la (37) kun , ke la puŝa metriko de Taub validas de ĝis .
Ni domandas, kiel estas la movo de test-partiklo ekveturante kiam , komencante senmove de ?
La geodeziaj ekvacioj donas
|
|
|
(45) |
Havante ni findas, por ,
|
|
|
(46) |
ni vidas ke senmova korpo sub la Taub-a puŝa akcelo sentas, ne la fiksa Newton-a , sed , kiu malfortiĝas kun la distanco de la korpo al la fonto.
Ni demandas se, kiel en la altira okazo, denove eblas transpason inter korpoj kiuj ekveturis samtempe, komencante senmove de nesimilaj .
Por havi respondon, ni integras kaj findas
|
|
|
(47) |
|
|
|
(48) |
kiu estas la pasanta tempo inter la pozicio kaj la , de la korpo.
Kiam ni elektas iu ajn valorojn por kaj por , kaj ni studas la kurbon (47) de kontraŭ , ni vidas ke denove la eblo de transpaso okazas.
Se la (47) donas , kiu estas la Newton-a rezulto.
La fizika velo de puŝo estas
|
|
|
(49) |
kiu kreskas unuforme de 0 (kiam ) ĝis (kiam ).
Resume, la altira kampo de Taub ((37) kun ) faras la trispacon esti plato kun diko ; des pli malproksime al la fonto, des pli forta estas la kampo.
Kontraŭe, la puŝa kampo de Taub ((37) kun ) ampleksas ĝis ; des pli malproksime al la fonto, des pli malforta estas la kampo.
5 Vakuo de Rindler
Ni revenas al la ekvacioj de vakuo (32)–(34).
La okazo donas konst, la (32) estas plenumata, kaj la (33) iĝas plisimple , kies generala solvo estas ( subskribata signifas Rindler)
|
|
|
(50) |
|
|
|
(51) |
Simile kiel en sekcio 4, ni havigas la vakuan metrikon de Rindler por surfaca unuforma masdenso sur la plano :
|
|
|
(52) |
Ni unue studas la okazo pozitiva (), kiu produktas altiran kampon de akcelo.
Kontraŭe al Taub kun , la altira metriko de Rindler validas de ĝis ;
en ĉi tiu aspekto la altira kampo de Rindler estas simila al la ordinara Newton-a kampo.
Ni konsideras test-partiklon senmovan en kiam , poste ĝi libere falas laŭ la direkto al la plano .
La geodeziaj ekvacioj donas
|
|
|
(53) |
Ni integras kaj findas
|
|
|
(54) |
Se , ni findas ;
ĉi tio montras ke la altira kampo de akcelo de Rindler havas formon , do ĝi kreskas linie kun .
Se ni faras en (54), ni havigas la tempon de falo
|
|
|
(55) |
Vidu ke des pli granda estas la komenca distanco , des pli granda estas , simile al la Newton-a rezulto; sed kontraŭe al la altira Taub, kiu permesas la transpasojn vidatajn en la bildoj 3.
La fizika velo de falo estas
|
|
|
(56) |
vidu ke kontinue kreskas dum la falo; ĝi atingas apud se .
Ni nun studas la okazon .
La (52) kun montras ke estas nula en .
Test-partiklo, senmova en (sed ) kiam , estas poste puŝata kontraŭ la direkto al la plano , kiel
|
|
|
(57) |
Vidu ke, se , okazas ;
ĉi tio montras ke la puŝa kampo de akcelo de Rindler havas formon , do ĝi malkreskas kun .
Ni inversigas la (57) kaj havigas la daŭron de movo, de ĝis ,
|
|
|
(58) |
Vidu ke malkreskas unuforme kun la kresko de , se ni fiksas ĉiujn aliajn variantojn;
do la transpasoj kiuj okazas en la puŝa kampo de Taub ne okazas en la puŝa kampo de Rindler.
Vidu ankaŭ ke la partiklo atingas nur kiam .
La fizika velo de puŝo estas
|
|
|
(59) |
vidu ke kreskas kontinue de 0 en ĝis apud .
Ni vidas ke la partiklo atingas finhava kun finhava velo post nefinhava tempo;
ĉi tiu fakto estas simila al la falo de test-partiklo sur la radio de Schwarzschild.
Ĝi okazas ĉar etendas al nulo kiam .
Ni komparu la Taub-an (T) al la Rindler-a (R) kampo:
la altiraj kampoj, kaj T kaj R, ambaŭ fortiĝas kun la distanco al la fonto;
la puŝaj kampoj, kaj T kaj R, ambaŭ malfortiĝas kun la distanco al la fonto;
la puŝa kampo T, kaj la altira kampo R, ambaŭ ampleksas la tutan trispacon ;
la altira kampo T, kaj la puŝa kampo R, ambaŭ ampleksas nur la platon ; je T estas , kaj je R estas .
Vidu bildojn 4, kiu komparas la Newton-an potencialon al la Taub-a kaj la Rindler-a log().
Bildoj 4 Maldekstre, por , estas la altiraj statikaj potencialoj de Newton , de Taub , kaj de Rindler , por komparado;
vidu ke T nefinhaviĝas en . Ĉi tie ni uzis .
Dekstre, por , estas la puŝaj statikaj potencialoj de Newton , de Taub , kaj de Rindler , por komparado;
vidu ke R nefinhaviĝas en . Ĉi tie ni uzis .
Atentu ke la tensoro de Riemann de la metriko de Rindler (52) estas nula; do kelkaj aŭtoroj [1] opiniis ke tiu metriko ne prezentas graviton.
Tamen, se la kampoj estas malfortaj, ni vidis ke test-partikloj sub la metriko de Rindler veturas simile al sub la Newton-a gravito (kaj por , kaj por );
tiu ĉi faris plimulte aŭtoroj [2] opinii ke ne implikas mankon de gravito.
6 Plato kaj vakuo de Taub
Ni nun kunigas la platon kun masdenso , kun metrikaj koeficientoj (20) kaj (24), al la ena vakuo de Taub kun (35) kaj (36).
Ni postulas la tri kondiĉojn de kontinuo
|
|
|
|
|
|
(60) |
|
|
|
kaj havigas
|
|
|
(61) |
|
|
|
la kvara kondiĉo de kontinuo, , rezultas de , kiel (28).
Do ni findas, por ,
|
|
|
(62) |
|
|
|
(63) |
kiuj donas la metrikon de Taub kunatan al la sistemo :
|
|
|
|
|
|
Se ni komparas la (64) al la (37) ni havigas la rilaton de la konstanto de akcelo de Taub al la tri parametroj de la plato:
|
|
|
(65) |
Kaj se ni skribus , kie estus la tuta surfaca masdenso de la sistemo, ni rehavigus tan, kiel en (28).
Vidu ke ekzistas Taub-an solvon por iu ajn kombino . Bildoj 5 kaj 6 montras kelkajn ekzemplojn, kun .
Bildo 5 La potencialo de la fluido (24) kaj de Taub (62) kiel funkcioj de , kun .
La signo de la derivo estas la signo de la surfaca masdenso ,
kaj la signo de la derivo estas la signo de .
Ĉiuj derivoj estas kontinuaj tra .
aa ; , akcelo ĉiam altira kaj kreskanta, nefinhaviĝas en ;
bb ; , akcelo komence nula, poste kiel en aa;
cc ; , akcelo komence puŝa (kaŭze ), poste kiel en aa;
dd ; , , akcelo kiel en cc;
ff ; , akcelo komence puŝa (kaŭze ), poste nula por (Lorentz);
gg ; , akcelo ĉiam puŝa (kaŭze la alta valoro de negativa ), sed malfortiĝas ĝis .
Bildo 6 La potencialo (21) de la fluido kaj (63) de Taub, kiel funkcioj de , por .
La signo de la derivo estas mala al de , kaj la signo de la derivo estas mala al de .
Ĉiuj derivoj estas kontinuaj tra .
aa bb cc kaj dd ĉiuj havas ĉiam malkreskantajn;
ee havas komence kreskantan, poste malkreskantan;
ff havas komence kreskantan, poste nuliĝas por (Lorentz);
gg havas ĉiam kreskantan.
Se (do la (28) faras ), ni vidas ke la metriko de Taub (64) nefinhaviĝas , ) en la koordinato .
Vidu ke malkreskas kiam kreskas.
Se kaj , la koeficiento de la (64) konduktas al la Newton-a potencialo de la (9).
Fakte, en tiu okazo tan, do
|
|
|
(66) |
Por malforta kampo e, do la Newton-a potencialo estus
|
|
|
(67) |
kiu efekte koincidas kun (9)–(11).
La (64) degeneras al metriko de Lorentz (71) kiam .
Ni facile komprenas la kialon:
kun , la gravito nuliĝas.
Fine, se , la metriko de Taub (64) estas valebla por .
Rimarku ke, je la kurboj de la bildo 5, la gradiento estas pozitiva kaj ĉiam kreskanta; ni refindas ĉi tie la nekomfortan konduton de la altira kampo de Taub (), kiu estas des pli forta des pli malproksime al la fonto, ĝis .
7 Plato kaj vakuo de Rindler
Ni nun kunigas la metrikon de fluido, (20) kaj (24), al la metriko de vakuo de Rindler, (50) kaj (51).
Ni postulas la tri kondiĉojn de kontinuo
|
|
|
|
|
|
(68) |
|
|
|
kaj havigas
|
|
|
(69) |
la metriko de Rindler kunigata al sistemo do estas, por ,
|
|
|
(70) |
Se ni komparas la (70) al la (52), ni findas ke la Rindler-a konstanto de akcelo denove estas tan, kiel en la Taub-a okazo (65).
Se , do kaj , la koeficiento estas fizike bona por .
Sed se , do kaj , la koeficiento nuliĝas en la plano .
Vidu ke en la limo la de Rindler (70) koincidas kun la de Taub (64), do denove ni havigas la potencialo de Newton (9).
En ĉi tiu studo de Rindler ni ne postulis ke la derivoj e estu kontinuaj tra la surfaco .
Se ni postulas , ni havigas en (28) la kondiĉon , do .
Tiuokaze la metriko de Rindler (70) degeneras al la de Lorentz,
|
|
|
(71) |
Ni ripetu, la nura metriko de Rindler kiu perfekte kuniĝas (kun kaj kontinuaj) al sistemo estas la metriko de Lorentz, kaj la kondiĉo , do , estas postulata.
Sistemoj kun estas atentintaj.
La koeficientoj (24) kaj (21), rilataj al la plato, simpliĝas al
|
|
|
(72) |
|
|
|
(73) |
Ni kalkulu kiam , uzante (31) kaj (72):
|
|
|
(74) |
Bildo 7 montras kiel ŝanĝas kun .
Vidu ke por ĉiu ;
tiu montras ke ankaŭ en generala relativeco nur negativaj masoj povas malfortigi la graviton de la pozitiva .
Speciale vidu ke, en la limo , okazas ;
tiu konfirmas ke nur la platoj kun tuta masdenso ampleksas al la vakuo kiel Lorentz.
Bildo 7 La kurbo estas solvo de (74) kaj donas la duopojn {} kiuj produktas metrikon de Lorentz (71) ekstere la plato.
Por okazas , kiu estas la Newton-a kondiĉo.
Sed por kreskanta , bezonas esti pli kaj pli negativan, por neŭtraligi la graviton de .