Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – II
F.M. Paiva
Departamento de Física, U.E. Humaitá II, Colégio Pedro II Rua Humaitá 80, 22261-040 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; fmpaiva@cbpf.br A.F.F. Teixeira
Centro Brasileiro de Pesquisas Físicas 22290-180 Rio de Janeiro-RJ, Brasil; teixeira@cbpf.br
Resumo
Daŭrigante [1], luma fonto de unukolora radiado ĉe rekta movo ĉe konstanta propra akcelo pasas preter restanta observanto. Ĉe la special-relativeco, ni priskribas la observatan Doppleran efikon. Ni ankaŭ priskribas la interesan nekontinuan efikon se trapaso okazas.
- - - - - - - - - - -
Extending [1], a light source of monochromatic radiation, in rectilinear motion under constant proper acceleration, passes near an observer at rest. In the context of special relativity, we describe the observed Doppler effect. We describe also the interesting discontinuous effect when riding through occurs. An English version of this article is available.
1 Enkonduko
Citaĵo [1] studis Doppleran efikon de lumo eligita el restanta fonto, vidata per akcelata observanto kiu pasas preter aŭ tra la fonto. Ĉi tie ni inversas tiun sistemon. Nun, fonto de unukolora radiado ĉe rekta movo ĉe konstanta propra akcelo pasas preter aŭ tra restanta observanto. La frekvenco de la lumo eligata estas konstanta; tamen, la observata frekvenco (t.e., la koloro) estas , malsama ol . Tio estas nomata Dopplera efiko. La proporcio , nomata Dopplera faktoro, estas studata ĉi tie.
Estiĝu inercia referenco sistemo . El nefinia loko , je nefinia estinta momento , luma fonto ekvenis al origino , per la akso . Ĝia komenca rapido estis , kaj ĝi estas malakcelata per konstanta propra akcelo ; tiel ĝi pasas la originon, poste momente restas ĉe je , kaj tuj reiras al nefinio kun sama akcelo. En , distance el akso , estas restanta observanto, kiel montras figuro (1.a). Ni konsideras la preterpason kun kaj la trapason kun . Krome ni komparas niajn rezultojn al tiujn de [1].
Figuro 1: La sistemo. 1.a) Observanto (nigra sfereto) estas fiksa distance de akso . Luma fonto (blanka sfereto) estas iranta de al , kun konstanta propra akcelo . Antaŭe ĝi venis el (), kun konstanta propra malakcelo , ĝis ().
1.b) La moviĝanta fonto eligas signalon en la momento de la inercia sistemo , kaj la restanta observanto ricevas tiun signalon en la momento , ekv. (6). Vidu la asimptotojn kaj . Vidu ankaŭ ke ne estas ricevo en tempo antaŭ .
Ĉi tie estas la loko de fonto je momento , ambaŭ mezurataj per la inercia referenco sistemo . La tempo , ankaŭ en , estas la propratempo de la restanta observanto kiam li ricevas signalon el je . Kiel figuro (1.a) evidentigas, la intertempo inter eligo kaj enigo de signalo estas .
Por simpligi formulojn ni formale konsideros kaj . Por aperigi la arbitrajn valorojn sufiĉas substitui
(1)
Farinte tiun simpligon kaj uzante la kondiĉojn kaj , la rapido kaj la loko de la fonto ĉe konstanta propra akcelo estas [1]
(2)
Ĉar la fonto ne restas en , tial la propratempo de eligo de signalo estas . Vere . La integro de fiksante kiam estas
(3)
do la rapido kaj la loko de la fonto kiel funkcioj de estas
(4)
Vidu ke la preterpasoj () okazas kun rapido je (aŭ ), kie
(5)
Interesas kalkuli la rilaton inter la tempo de eligo kaj la tempo de enigo. El figuro (1.a)
(6)
uzante (2). Figuro (1.b) montras ke la enigo ne komencas kiam , sed jese kiam . La fonto eligis tiujn komencajn signalojn je el , kiam ĝia rapido estis . Observu ankaŭ la asimptoton por ; la fonto eligos tiujn signalojn je , kaj ili enigos poste ‘duoble’ nefinia tempo al observanto.
2 Dopplera efiko
Figuro 2: Doppleraj faktoroj. 2.a) kiel funkcio (8) de la propratempo de moviĝanta fonto. Estas tri momentoj en kiuj la radiado ne havos kolor-ŝanĝon ; la unua () antaŭas al momento de la unua preterpaso; la dua () okazas kiam la fonto restas ĉe ; kaj la tria () antaŭas al momento de la dua preterpaso. La radiadoj ĉe la momentoj de preterpaso havas , do ili estas ruĝ-delokigataj. La valoroj de kaj estas ĉe (9), kaj estas ĉe (5).
2.b) kiel funkcio de la momento de ricevo de la lumo. La unuaj signaloj estas ricevataj kiam , kvankam ili estis eligataj detempe de . Ne estas kolor-ŝanĝo je , , kaj . La radiado eligita en la preterpaso, en ekv. (5), estas observata je , ekv. (6), kun .
Figuro 3: Doppleraj faktoroj. 3.a) kaj kiel funkcio (11) de loko de lum-eligo el la moviĝanta fonto. Sagoj montras la pozitivan fluon de tempo. Radiado el , , kaj ne kolor-ŝanĝos, . La valoroj de kaj estas en (12). Radiadoj el preterpasoj havos , do ili estos ruĝ-delokigataj.
3.b) kiel funkcio (13) de tempo de referenc-sistemo . Vidu ke kiam , , kaj , estante kaj prezentataj en (9). Vidu ankaŭ la asimptoton .
Ĉar frekvenco estas la inverso de periodo, tial ni povas redifini la Doppleran faktoron kiel
(7)
Ĉi tie estas la infinitezima propra intertempo per la fonto inter eligo de du lumaj signaloj, kaj estas la infinitezima propra intertempo per la observanto inter enigo de tiuj du lumaj signaloj. La radiko rilatas al la tempa dilato pro la movado de la fonto. Kiam la Dopplera efiko estas nomata ‘ruĝ-delokigo’, kaj kiam ĝi estas nomata ‘viol-delokigo’. Ni emfazas ke estas aliaj difinoj de Dopplera faktoro [2].
Sekve ni kalkulas la Doppleran faktoron kiel funkcio de , , kaj de . Ni komencas kun . Uzante la difinon (7) en la formo , derivante (6) kaj uzante kaj el (3) kaj (4), la faktoro estiĝas
(8)
Figuro (2.a) montras ke ne estas Dopplera efiko () trifoje:
(9)
Nun ni kalkulas kiel funkcio de la propratempo de enigo de lumo al observanto. Uzante (3) kaj (6) ni havigas
(10)
substituante tiun kaj en ekvacio (8) ni havigas la deziratan Doppleran faktoron . Figuro (2.b) montras tiun funkcion.
Nun ni kalkulu la Doppleran faktoron kiel funkcio de la loko de signal-eligo. Uzante (2), (3) kaj (4) en (8), vidu ke
(11)
Figuro (3.a) montras la du funkciojn kaj . Observu la tri lokojn el kiuj la lumo eligita ne kolor-ŝanĝos:
(12)
Fine ni montras kiel funkcio de la inercia tempo de eligo:
(13)
Figuro (3.b) montras tiun funkcion. Observu la asimptoton kiam .
3 Trapaso
Figuro 4: Doppleraj faktoroj kun . 4.a) kiel eksponencialaj funkcioj (14) de propratempo de moviĝanta fonto. Estas nekontinueco de en momentoj , prezentataj en (5).
4.b) kiel funkcio (18) de propratempo de observanto. Estas nekontinueco de en momentoj de trapaso. Kiam ne estas kolor-ŝanĝo. Vidu la asimptoton ; do la observanto ricevas la unuajn signalojn en ĉi tiu momento, nefinie viol-delokigataj. La valoro de kaj de estas en (5).
Figuro 5: Doppleraj faktoroj kun . 5.a) kiel funkcio (19) de la loko de lum-eligo. Sagoj montras la pozitivan fluon de la tempo. Vidu la asimptoton . Estas nekontinueco de en . La valoro de estas en (5).
5.b) kiel funkcio (20) de . Estos nekontinueco de en lum-eligoj kiam , (5). Vidu asimptoton . La valoro de estas en (5).
Nun ni studas la interesan okazon ĉe . Anstataŭ preterpasi, la fonto pasas tra la observanto. Tio generas nekontinuecon je la Dopplera faktoro. Por havigi kiel funkcio de , , kaj , ni faras en ekvacioj (8), (10), (11), (13), respektive. Pri ni havigas
(14)
kie estas la signumo de . Estas kiam kaj , kaj estas kiam . Vidu figuron (4.a).
Vidu figuron (5.a), observante la tempan sinsekvon , , , , , .
Fine, pri ,
(20)
kie estas la signumo de . Estas kiam kaj , kaj estas kiam . Vidu figuron (5.b).
La nekontinueco de Dopplera faktoro estas facile kalkulata ekde la antaŭaj rezultoj:
(21)
4 Komentoj
Ni konsideris restantan observanton ĉe inercia sistemo kaj moviĝantan fonton, kiel figuro (1.a). Ni montris, vidu figuron (3.a), ke lumo eligita el (minimuma distanco al observanto, ĉe ) estas enigota ruĝ-delokigate. Tamen, en la antaŭa artikolo [1] (vidu ĝian figuron 1), kie la fonto restas ĉe inercia sistemo kaj la observanto moviĝas, lumo enigita kiam la observanto estas en estas vidata kun viol-delokigo. Tio malsamo estas natura en special-relativeco, kaj ni plieksplikos tion en estonta artikolo de revizio; vidu ankaŭ [3].
Ĉi tie ni vidis en figuroj (2.b) kaj (4.b), ke la observanto ricevas signalojn el la fonto nur poste sia finia propratempo . Ĉi tiu kontrastas kun ekvacioj (19) kaj (17) de [1], kiuj indikas ke la observanto ricevas signalojn je ĉiuj momentoj . La kialo de tiu malsameco estas, ke ĉe [1] la tempo estas propratempo de moviĝanta observanto, kvankam en ĉi tiu artikolo la tempo estas propratempo de restanta observanto. La fluoj de la du tempoj estas tre malsamaj.
En estonta artikolo ni prezentos sistemojn kies fonto kaj observanto ambaŭ estas akcelataj. Kelkaj el ĝiaj rezultoj estas mirindaj.
Citaĵoj
[1] F.M. Paiva kaj A.F.F. Teixeira, Relativeca Dopplera efekto ĉe unuforme akcelata movo – I, http://arxiv.org/abs/physics/0701092
[2] B. Rothenstein et al., Relativistic Doppler effect free of “plane wave” and “very high frequency” assumptions, Apeiron 12 (2005) 122-135
[3] F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, La relativeca tempo - I, http://arxiv.org/abs/physics/0603053